Benjamin Netanjahu

ĉefministro de Israelo

Benjamin NETANJAHU (hebree בנימין נתניהו; kromnomo Bibi; naskiĝis en 1949 en Tel-Avivo) estas Israela polikisto, kiu estis la ĉefministro de Israelo inter la jaroj 1996-1999, de la jaro 2009 ĝis la jaro 2021 kaj denove de la fino de la jaro 2022. Li estas la plej longe servinta Israela ĉefministro.

Benjamin Netanjahu
בנימין נתניהו
Persona informo
בנימין נתניהו
Naskonomoבנימין נתניהו
Naskiĝo21-an de oktobro 1949 (1949-10-21) (74-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Religiojudismo vd
Etnojudismo vd
Lingvojanglafrancahebrea vd
LoĝlokoBeit Aghion • CezareoJerusalemo vd
ŜtatanecoIsraelo vd
Alma materCheltenham High School • Masaĉuseca Instituto de Teknologio • MIT Sloan School of Management vd
PartioFirmigo (Likud) vd
Subskribo Benjamin Netanjahu
Familio
DinastioNetanyahu family vd
PatroBenzion Netanyahu vd
PatrinoZila Netanyahu vd
GefratojJonatan Netanjahu • Iddo Netanyahu vd
Edz(in)oSara Ben-Arci (1991–nuntempo)
Fleur Cates (1981–1984)
Miriam Weizman (1976–1978)
InfanojNoa Roth • Yair Netanyahu • Avner Netanyahu vd
ParencojShmuel Ben-Artzi • Elisha Netanyahu • Nathan Netanyahu • Shoshana Netanyahu vd
Profesio
Alia nomoBen Nitay vd
Okupopolitikistodiplomatoŝtatreprezentantomilitisto • politika verkisto • politikologo vd
Laborkampopolitiko de Israelo vd
Aktiva enJerusalemo vd
Aktiva dum1967– vd
Doktoreca konsilistoEster Samuel-Cahn vd
Verkado
VerkojA Place Among the Nations ❦
Fighting Terrorism ❦
Bibi: mia rakonto ❦
Terrorism: How the West Can Win vd
En TTTOficiala retejo vd
9-a ĉefministro de Israelo
Dum18-a de junio 1996 ĝis 6-a de julio 1999
AntaŭuloŜimon Peres
SekvantoEhud Barak
2-a periodo
Dum20-a de decembro 2009 ĝis 13-a de junio 2021
AntaŭuloEhud Olmert
SekvantoNaftali Bennett
3-a periodo
Dum2022 ĝis nun
AntaŭuloJair Lapid
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Li studis en Usono, kie lia patro Benzion estis universitata docento pri hebrea historio; la patro interalie estis kuneldoninto de la Hebrea enciklopedio. Benjamin Netanjahu soldatservis en la israela elittaĉmento Sajeret Matkal de 1967 ĝis 1972, poste studis ĉe la fama Masaĉuseca Instituto de Teknologio (angle Massachusetts Institute of Technology). Lian fraton Jonatan (Joni) oni mortigis dum la atako por savi la israelajn ostaĝojn en Entebbe (1976).

Netanjahu, kiu apartenas al la konservativa partio Likud, estis ĉefministro de Israelo de aprilo de 1996 ĝis majo de 1999. Kiel ĉefministro li intertraktis kun la palestina gvidanto Jaser Arafat la interkonsentojn de Wye, kvankam li ne apogas estontigon de palestina sendependa ŝtato.

La 14an de majo 2018 la malfermo de la ambasado de Usono en Jerusalemo
Netanjahu kun Prezidento de Usono Donald Trump en Jerusalemo, majo 2017
Netanjahu kun Prezidento de Ukrainio Petro Poroŝenko, 24an de januaro 2018

Post ke Ehud Barak venkis lin en la baloto de 1999 Netanjahu dumtempe retiriĝis en privatecon.

En 2002, post kiam la Laborista Partio forlasis la registaron, la ĉefministro Ariel Ŝaron proponis al Netanjahu la nune vakan postenon de ministro pri eksterlandaj aferoj. En 2003 li fariĝis ministro pri financo en la ĵuse kreita Ŝaron-koalicio.

Netanjahu verkis plurajn librojn, inter kiuj Durable Peace (Longdaŭra paco), Fighting Terrorism (La kombatado kontraŭ terorismo), A Place Among The Nations (Loko inter la nacioj).

Netanjahu reenposteniĝis kiel ĉefministro de Israelo en 2009.

Dum la kvara kaj kvina ĉefministrecoj de israela ĉefministro Benjamin Netanjahu, la israela polico prienketis kelkajn skandalojn pri korupto kiuj inkluzivis Netanjahu-n kaj ties proksimajn politikajn kunlaborantojn. La enketo komencis je decembro 2016. Netanyahu laŭleĝe devis rezigni siajn ministeriajn rolojn krom ĉefministro. La proceso en la Distrikta Tribunalo de Jerusalemo komencis je la 24an de majo 2020. Vidu artikolon Proceso al Benjamin Netanyahu.

En 2021, post kvar sinsekvakaj voĉdonadoj en tempodaŭro de du jaroj, li eksoficiĝis kaj estras la opozicion, kaj post sekva baloto la 29-an de decembro 2022 li refoje fariĝis ĉefministro la 6-an fojon.