Argiŝti la 1-a

Argiŝti la 1-a, armene Արգիշտի Ա, estis la sesa konata reĝo de la antikva reĝlando Urarto (en orienta Anatolio), ekde la jaro 785 a. K. ĝis 763 a. K., do komence de la 8-a jarcento antaŭ nia erao.

Argiŝti la 1-a
Persona informo
Naskiĝo
Morto4-an de januaro 2004 (2004-01-04)
ŜtatanecoUrarto vd
Familio
PatroMenua vd
PatrinoTariria vd
InfanojSarduri la 2-a vd
Profesio
Okupomonarko vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
kojnoskribaĵo pri Argišti en Erebuni

En la urarta estis nomata Argiŝtiŝe kaj en la armena Արգիշտի (Argiŝti).

Argiŝti estis la fondinto de la fortikaĵo Erebuni en la jaro 782 a. K., kiu poste fariĝis Erevano (la nuna ĉefurbo de Armenio).

Filo kaj posteulo de Menua, li daŭrigis serion de konkeroj ekiĝintaj de liaj antaŭuloj. Sukcese kontraŭ Asirio, li konkeris la nordan parton de Sirio kaj igis Urarton la plej potenca ŝtato en Meza Oriento post-hitita.Li ankaŭ etendis la reĝlandon ĝis la nordo de la Lago Sevan, konkerante grandan parton de Diauehi kaj de la valo Ararato.Argiŝti konstruis la fortikaĵon Erebuni en 782 a. K. kaj la fortikaĵon de Argiŝtiĥinilo en 776 a. K.

Kelkaj lingvistoj pensas ke la nomo Argiŝtiŝe havas sian etimologion en la hindeŭropaj lingvoj (armena, frigaluva).Ili komparas la armenan արեգ (transliterumita areg) ‘sundio’, ‘Suno’, kun lagreka Άργέστης (‘brila’), la sanskrita lingvo arjuna (arĝentumita) kaj la latina argentum (arĝento).

Referencoj redakti

  • N. Adontz: Historie d'Arménie, les origines, Parizo, 1946.

Eksteraj ligiloj redakti